Nia verda kastelo Greziljono defias per riĉa programo. Kun oferto por via
kaj ĉies gusto, vivigu la kulturdomon per via ĉeesto.
Julio-17/23: Seminario kun prelegoj pri lingvo kaj edukado. Intensaj
E-kursoj kaj FEI-ekzamenoj
julio-23/30: Alternativa semajno (ekologio, kuracmetodoj, verda turismo).
E-kursoj matene. Vegetaraj manĝoj
julio-30/aŭgusto-06: Turisma semajno. Kursoj de franca lingvo kaj
Esperanto matene. Ekskursoj al Luar-kasteloj posttagmeze.
aŭgusto-08/15: Junulara internacia renkonto FESTO kun muzika festivalo,
organizata de JEFO
aŭgusto-15/24: Festa semajno por infanoj, junuloj, familioj. Post-FESTO
tuj post FESTO. Muziko, gitaro, sporto, ludoj, artumado kaj E-kurso
julio-22 kaj julio-31 je 20h30: Muzika presento de kantoj E-igitaj el
itala kaj angla lingvoj: Manŭel - Emanuele Rovere, Italujo
Konsultu plu:
Jara agendo: http://gresillon.org/spip.php?rubrique2
Somera programo: http://gresillon.org/spip.php?rubrique8
Kursoj kaj instruantoj: http://gresillon.org/spip.php?article76
Aktivaĵoj kaj animantoj: http://gresillon.org/spip.php?article71
Aliĝilo: http://gresillon.org/spip.php?rubrique21
Tarifoj: http://gresillon.org/spip.php?rubrique15
Kaze de aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ la
komenco de la restado, la ĉio-inkluziva prezo reduktiĝas je 5 %.
Greziljono vokas kaj logas http://gresillon.org